Gen-fors. NEU 2011 genkunv-2011.htm

Esperanto-Unuiĝo de Næstved.:

Ĝenerala kunveno 2010
Generalforsamling 2010

La 18-an de februaro 2011.

Raporto pri la jaro 2010.

Dum 2010 ni sekvis la modelon laŭ pasintaj jaroj, nome ordinarajn studgrupojn, danlingvajn prelegojn, someran ekskurson kaj kristnaskaranĝon.

Ni daŭre uzas la legolibron Faktoj kaj Fantazioj, posttagmeze aŭ vespere. La somera ekskurso iris al Rødvig, al la fortikaĵo de Stevns kaj al Højerup — en tre forta vento.

Estis entute 5 danlingvaj prelegoj, menciitaj en la lokaj medioj, tamen kun modera nombro de gastoj de la urbo. Temas pri: Tom Borgmann pri aktivigo de 'novdanoj' (januaro), Lene kaj Jan U. Niemann pri kulturaj travivaĵoj en Irlando (februaro), Mogens Rude Andersen pri stelaro (marto), Zita kaj Ole Blaust pri EU kaj revoj pri Jernbanegade 19 en Næstved (oktobro}, Lizeta K. pri sia vivo kun kaj sen esperanto (novembro).

La poŝta stampilo Esperanto — et mellemfolkeligt sprog bedaŭrinde ne funkciis dum 2010, kio ja estas des pli bedaŭrinda, ĉar la UK en 2011 okazos en Kopenhago. DEA ricevis sciigon, ke tiaj stampiloj ne plu uzeblas, sed antaŭ nelonge ni ricevis leteron, stampitan en Sydjyllands Postcenter kun reklamstampo pri la 1300 jariĝo de la urbo Ribe — do ni estas komplete konfuzaj !

Krom revizio kaj korektolegado de certaj informaj tekstoj pri Kopenhago ni ne povas multon heipi al LKK; espereble tio ne bezonatas.

Nia Novaĵletero aperis kvinfoje, la estraro kunvenis unu fojon, nombro de aranĝoj estis 15 kun meza nombro de partoprenantoj je 8. La membronombro en 2010 estis 22.

Novaj seĝoj en nia klubejo estas pagitaj de la komuna kaso pri bontenado de ia klubejo. La alia uzanto, Sathya Sai Baba, prizorgis la aceton. Kaj ili nun faras ankaŭ la purigadon de la kunvenejo.

DEFA daŭre uzas nian klubejon unu fojon monate dum la vintra sezono.

Grete Nielsen,
sekr.

Protokolaĵo pri la ĝenerala kunveno de Esperanto-Unuiĝo de Næstved

Partoprenis 7 membroj.

Grete Nielsen bonvenigis kaj proponis Leo Schnoor kiel vortgvidanton.
Lin oni elektis sub punkto 0 de la tagordo.
Leo Schnoor dankis kaj konstatis, ke la ĝenerala kunveno estas laŭstatute anoncita kaj decidpova. Neniu protestis kontraŭ tia. La ĝenerala kunveno disvolviĝis laŭ la tagordo publikigita en Novaĵletero n-ro 1/2011, datita la 14an de januaro 2011 kun jena aldono: Nova punkto 6 pri la estonto de EUN, kaj ŝovo de Eventualaĵoj al punkto 7. La kunveno okazis plejparte en la dana tingvo.

l. Raporto de la estraro.
Grete Nielsen voĉlegis la raporton, kiu sendiskute estis unuanime aprobita. (Ĉemetita al tiuj membroj, kiuj ne partoprenis la kunvenon).

2. Ekonomia raporto
E Henning Olsen disdonis la kalkulaĵon de la jaro 20l0, kiu montras profiton de 746,60 kr, kio parte ŝuldiĝas de profito el prelegvesperoj kun komuna manĝado kaj parte, ĉar la afrankelspezoj estas tre limigitaj pro elsendo de Novaĵletero elektronike al multaj kaj ke ne plu ekzistas elsendo de Esperanto-nyt. La kalkulaĵo estis unuanime aprobita. (Ĉemetita al tiuj membroj, kiuj ne partoprenis la kunvenon).

3a. Propono pri kotizo
La propono de la estraro, ke la kotizo por 2011 kaj estonte, ĝis ĝenerala kunveno ŝanĝos tion, estu jare 250 DKK por membro kaj 300 DKK por paro, estis unuanime akceptita.

3b. Ceteraj proponoj
Venis neniu propono.

4. Estrarelekto
Lars Kromann kaj E Henning Olsen estis reelektitaj. Anstataŭantoj Karen Olsen kaj Rigmor Hansen same.

5. Elekto de revizoroj kaj anstataŭanto
Reelektitaj estis Leo Schnoor kaj Allan Mogensen. Liss-Lotte Talbro same (kiel anstataŭanto).

6. La estonto de EUN
Estis vigla debato surbaze de diversaj punktoj, kiuj ĝis certa grado estis la samaj kiel pasintjare:

- Danlingvaj prelegoj daŭru, supozeble kvar venontsezone (okt, nov, feb, mar}. Bente prizorgos komunan manĝaĵon kaj Lars kontraktos kun prelegontoj kaj prizorgos kontakton al medioj. Kiam ni devis proponi prelegontojn, la ideoj tamen ne abundis.

- Daŭrigo de la kunvenoj kun Faktoj kaj Fantazioj aŭ aliaj tekstoj, eventuale fabeloj de HCA: Principe unu fojon monate, en mardojn, sed la datoj devas se eble koincidi kun la eblecoj de Liss-Lotte.

- Propono, ke ni ĝenerale ŝanĝu kunventagojn al mardoj, vekis aprobon de ĉiuj.

- Pri la UK 2011 en Kopenhago ni ŝajne ne havas taskojn.

- Por kio uzi la monon en la 'libroservo-fonduso'? Aperis sugesto, ke la sumo eniru en la kapitalon de EUN, ĉar ĝi ja ne estas vera fonduso, kaj la sumo estas siatempe donita de Sigurd Piotrowski al la unuiĝo.

- Por kio ni uzu la eventualan kapitalon je malfondo de la unuiĝo? Ni daŭre pripensu.

- Somera ekskurso: Vemmetofte kloster, Holmegård, eventuale Odense, se Liss-Lotte volas ciceroni.

7. Eventualaĵoj
Nenio.

Je h 2l.20 oni finis la kunvenon kun reciprokaj dankoj
Protokolis eho